Part 1
LA GEFRATOJ.
KOMEDIO EN UNU AKTO DE GOETHE.
El la originalo tradukis A. GRABOWSKI.
VARSOVIO.
L. Zamenhof, Str. Przejazd N. 9.
1889.
Дозволено Цензурою Варшава, 30 Января 1889 года.
Presejo de Ĥ. Kelter, Varsovio, strato Novolipie N. 11.
Personoj.
Vilhelmo, komercisto. Marianno, lia fratino. Fabricio. Leteristo.
La gefratoj.
Vilhelmo (apud skribtablo kun libroj komercaj kaj paperoj). En tiu ĉi semajno ree du novaj klientoj. Se oni sin movas, ĉiam io estas; se estus eĉ nur malmulto, je l’ fino tamen ĝi donas sumon, kaj kiu ludas ludon malgrandan, ĉiam ĝojas, ankaŭ je l’ malgranda gajno, kaj la malgranda perdo ne tiel multe doloras. Kio estas?
Leteristo (venas). Letero mona, dudek dukatoj, franko duone.
Vilhelmo. Bone! tre bone! Notu ĝin al la cetero. (Leteristo eliras).
Vilhelmo (rigardante la leteron). Mi ne volis hodiaŭ tutan la tagon diri al mi, ke mi ilin atendis. Nun mi povas jam pagi Fabricion, kaj ne uzos tro multe lian bonecon. Hieraŭ li al mi diris: „Morgaŭ mi venos al vi!“ Tio ne estis oportuna por mi. Mi sciis, ke li min ne memorigus la ŝuldon, kaj tial lia estanteco ĉe mi rekte min memorigas duoble. (Malfermante la skatolon kaj kalkulante la monon), Je l’ tempoj pasintaj, kiam mi iel pli malbone mastris, mi suferis la silentajn kreditantojn la plej malmulte. Kontraŭ tiu, kiu ĉiuminute alkuras kaj atakas, -- kontraŭ tia almenaŭ malmodesteco kaj ĉio cetera estas konvenaj; la alia, kiu silentas, iras rekte al la koro kaj postulas la plej premante, ĉar li lasas sian aferon al mi. (Li kunmetas monon sur la tablo). Dio amata, kiel mi dankas vin, ke mi foriĝis el la afero kaj estas ree trankvila! (Li levas libron). Vian benadon en malgranda! al mi, kiu disĵetegis Viajn donojn en grando. -- Kaj tiel -- Ĉu mi povas ĝin esprimi? -- -- Sed Vi faras nenion por mi, kiel mi mem nenion por mi faras. Se la kara, aminda kreaĵo ne estus, ĉu mi sidus tie ĉi kaj kalkulus per nombronoj? -- Ho Marianno! se vi scius, ke tiu, kiun vi prenas por via frato, ke tiu kun tute alia koro, kun tute aliaj esperoj por vi laboras! -- Eble! -- Ha! -- Estas ja maldolĉe -- -- Ŝi amas min -- jes, kiel fraton -- Ne, fi! ĝi estas senkredeco, kaj tiu ĉi neniam ion bonan fondis. -- Marianno! mi estos feliĉa, vi ĝin estos ankaŭ, Marianno!
Marianno (venas). Kion vi volas, frato? Vi min vokis?
Vilhelmo. Mi ne, Marianno.
Marianno. Ĉu vin pikas la ŝercemo, ke vi min elvokas el la kuirejo?
Vilhelmo. Vi vidas spiritojn.
Marianno. Eble iam. Sed vian voĉon mi konas tro bone, Vilhelmo!
Vilhelmo. Nu, kion vi faras tie?
Marianno. Mi senplumigis kelkajn kolombojn, ĉar certe Fabricio vespermanĝos hodiaŭ kun ni.
Vilhelmo. Kredeble.
Marianno. Ili baldaŭ estos pretaj, vi poste nur bezonas diri. Li devas min ankaŭ instrui sian novan kanteton.
Vilhelmo. Vi plezure lernas ion de li?
Marianno. Kantetojn li scias tre belajn. Kaj poste, kiam vi sidas apud la tablo, kaj mallevas la kapon, tiam mi tuj komencas. Ĉar mi ja scias, ke vi ridas, se mi komencas kanteton, kiu estas al vi agrabla.
Vilhelmo. Ĉu vi ĝin rimarkis ĉe mi?
Marianno. Jes, kiu ion ne rimarkus ĉe vi viroj! Se vi ne havas ion alian, mi reiros, ĉar mi havas ankoraŭ ne unu laboron. Adiaŭ. -- Nun donu al mi ankoraŭ kison.
Vilhelmo. Se la kolomboj estos bone rostitaj, vi ricevos ĝin kiel postmanĝon.
Marianno. Estas malbene, ke la fratoj estas tiel malĝentilaj! Se Fabricio aŭ ia alia bona knabo povus preni kison, ili saltus de ĝojo ĝis la plafono, kaj tiu ĉi sinjoro malestimas la kison kiun mi volas doni. Nun mi bruligos la kolombojn. (Eliras).
Vilhelmo. Anĝelo! Amata anĝelo! Ĉu estas eble, ke mi min tenas, ke mi ne ĵetas min al ŝia kolo, ke mi ne malkovras ĉion al ŝi. Ĉu vi rigardas nin, sankta virino, kiu donis al mi tiun ĉi multekostaĵon por ke mi ĝin konservu? Jes, ili scias de ni, tie supre! ili scias de ni! -- Karolino, mian amon al vi, vi ne povis rekompenci pli glore, pli sankte, ol kiam forirante de l’ mondo vi konfidis al mi ĉion, kion mi bezonis, vi alligis min al la vivo! Mi ŝin amis kiel vian infanon, -- kaj nun! Ankoraŭ ĝi estas por mi ŝajnevido. Ŝajnas al mi, ke mi vin revidas, ke la sorto vin redonis al mi rejunigitan, ke nun mi povas unuigita resti kaj loĝi kun vi, kiel en tiu unua sonĝo de l’ vivo mi ne povis, ne devis! -- Feliĉa! Feliĉa! Tutan vian benon, patro en la ĉielo!
Fabricio (venas). Bonan vesperon!
Vilhelmo. Amata Fabricio, mi estas tro feliĉa: venis ĉio bona sur min tiun ĉi vesperon. Nun nenion pri aferoj komercaj! Tie kuŝas viaj tricent taleroj! Kuraĝe en la poŝon! Mian reverson vi redonos al mi iam poste. Kaj nun ni iom babiletu.
Fabricio. Se vi ilin bezonas pli longe --
Vilhelmo. Se mi ilin rebezonos, bone! Mi dankas vin, nur nun prenu ilin al vi. -- Aŭskultu, la rememoro de Karolino tiun ĉi vesperon ree fariĝis antaŭ mi senfine nova kaj viva.
Fabricio. Kredeble ĝi tion faras pli ofte.
Vilhelmo. Vi ŝin bedaŭrinde ne konis! Mi diras al vi, ŝi estis unu el la plej glorindaj kreaĵoj.
Fabricio. Ŝi estis vidvino, kiam vi ŝin ekkonis?
Vilhelmo. Tiel pura kaj granda! Jen, hieraŭ ankoraŭ mi legis unu el ŝiaj leteroj. Vi estas la sola homo, kiu iam ion el tio ĉi vidis. (Li iras al la skatolo).
Fabricio (al si). Ke li min liberigu nur hodiaŭ je tio! Mi aŭdis la historion jam tiel ofte! Mi aŭskultas lin alitempe ankaŭ kun plezuro, ĉar li parolas ĉiam el la koro; nur hodiaŭ mi havas tute aliajn aferojn en la kapo, kaj tial mi deziras, ke li restu en bona humoro.
Vilhelmo. Ĝi estis en la unuaj tagoj de nia ekkoniĝo: „La mondo refariĝas por mi aminda“, ŝi skribas „mi tiel malligis min de ĝi, -- ree aminda per Vi. Mia koro mallaŭdas min; mi sentas, ke mi kaŭzas turmentojn al Vi kaj al mi. Antaŭ duonjaro mi tiel estis preta por morti, kaj nun mi jam ne estas“.
Fabricio. Bela animo.
Vilhelmo. La tero ne meritis ŝin. Fabricio, mi jam ofte rakontadis al vi, kiel mi fariĝis tute alia homo per ŝi. Mi ne povas priskribi al vi la dolorojn, kiam mi ekrigardis malantaŭen, kaj vidis mian patran propraĵon malŝparitan de mi! Mi ne povis oferi al ŝi mian manon, ne povis fari ŝian estadon pli porteblan. Mi eksentis je l’ unua fojo la volon gajni al mi la necesan konvenan jetenon de l’ vivo, elrompi min el la maldiligenteco, en kiu mi vivis ĉagrene unu tagon post alia. Mi laboris -- sed kio ĝi estis? -- Mi estis pacienca kaj pasigis tiel unu malfacilan jaron; fine sin montris al mi lumeto de l’ espero, mia malmulto videble pligrandiĝadis -- kaj ŝi mortis. -- Mi ne povis resti. Vi ne scietis, kiom mi suferis. Mi ne povis jam rigardi la ĉirkaŭaĵon, kie mi vivis kun ŝi, kaj ne povis min apartigi de la tero, kie ŝi ripozis. Ŝi skribis al mi mallonge antaŭ ŝia fino -- (Li prenas leteron el la skatolo).
Fabricio. Estas belega letero, vi legis ĝin al mi antaŭ mallonge -- Aŭskultu, Vilhelmo.
Vilhelmo. Mi ĝin scias parkere kaj legas ĝin ĉiam. Se mi vidas ŝian skribon, la folion, kie ripozis ŝia mano, mi ree pensas, ke ŝi ankoraŭ tie estas -- Ŝi estas ankoraŭ tie! -- (Oni aŭdas infanon kriantan.) Kiel Marianno ne povas ekripozi! Jen ŝi ree havas la knabon de nia najbaro; kun li ŝi faras bruon ĉiutage kaj malhelpas min en maloportuna tempo. (Apud la pordo). Marianno, estu mallaŭta kun la knabo aŭ sendu lin for, se li estas malĝentila. Ni devas paroli. (Li staras pensiĝa).
Fabricio. Vi ne devas tiel ofte renovigadi tiujn ĉi rememorojn.
Vilhelmo. Estas tiuj ĉi skriblinioj! tiuj ĉi lastaj! La adiaŭ-dira spireto de l’ apartiĝanta anĝelo. (Li refaldas la leteron). Vi estas prava, ĝi estas malpiaĵo. Kiel malofte ni estas indaj por resenti la pasintajn feliĉe-mizerajn momentojn de nia vivo!
Fabricio. Via sorto iras al mi ĉiam al la koro. Ŝi restigis filinon, kiel vi rakontis al mi, kiu bedaŭrinde foriris baldaŭ post ŝia patrino. Se ŝi estus restinta ĉe l’ vivo, al vi restus almenaŭ io de ŝi, vi havus ion, al kio viaj zorgoj kaj doloroj sin povus alligi.
Vilhelmo. (Turnante sin vivece al li). Ŝia filino? Estis mirinde bela floreto. Ŝi transdonis ĝin al mi -- Estas tro multe, kion la sorto faris por mi! -- Fabricio, se mi povus diri al vi ĉion --
Fabricio. Se vi ĝin havas sur la koro.
Vilhelmo. Kial mi ne devus --
Marianno (venas kun la knabeto). Li volas ankoraŭ diri bonan nokton, frato! Vi ne devas fari al li malluman vizaĝon, kaj al mi ankaŭ ne. Vi ĉiam diradis, ke vi volus edziĝi kaj dezirus multajn infanojn. Oni ilin ne povas ĉiam teni tiel per ŝnureto, ke ili nur kriu, kiam ĝi vin ne malhelpas.
Vilhelmo. Se ili estas miaj infanoj.
Marianno. Tio ĉi povas esti efektive malsamo.
Fabricio. Vi tiel pensas, Marianno?
Marianno. Ĝi devas esti tro feliĉe! (Ŝi sidiĝas apud la knabo kaj kisas lin). Mi tiel amas Kristoĉjon! Kaj se li estus mia! Li jam scias silabi; li lernas ĉe mi.
Vilhelmo. Kaj vi pensas, la via scius jam legi?
Marianno. Jes! Ĉar tiam tutan la tagon mi okupus min per nenio alia, nur mi lin vestadus kaj senvestigadus, kaj instruus, kaj donus al li manĝi, lavus kaj cetere.
Fabricio. Kaj la edzo?
Marianno. Li ludus kune; li kredeble amus lin tiel kiel mi. Kristoĉjo devas iri domon kaj diras adiaŭ. (Ŝi kondukas lin al Vilhelmo). Tie ĉi, donu vian manon, efektivan manegeton!
Fabricio (al si). Ŝi estas tro aminda, mi devas peti ŝian manon.
Marianno. (Kondukante la infanon al Fabricio). Al tiu ĉi sinjoro ankaŭ.
Vilhelmo (al si). Ŝi estos la via! Vi estos -- Estas tro multe, mi ĝin ne meritas. -- (Laŭte). Marianno, forigu la infanon; malenuigu la sinjoron Fabricion ĝis la vespermanĝo; mi volas nur trakuri kelkajn stratojn supren, malsupren; mi sidis tutan la tagon. (Marianno eliras).
Vilhelmo. Sub la stela ĉielo nur unu liberan spiron! -- Mia koro estas tiel plena. -- Mi tuj reestos tie ĉi! (Eliras).
Fabricio. Faru finon al la afero, Fabricio. Se vi ĝin portadas ĉiam pli longe kaj pli longe, ĝi ja ne fariĝas pli matura. Vi decidis. Estas bone, estas bonege! Vi helpos al ŝia frato, kaj ŝi -- ŝi min ne amas, kiel mi amas ŝin. Sed ŝi ankaŭ ne scias ami forte. -- Amata knabino! -- Ŝi kredeble ne antaŭsentas en mi aliajn pensojn ol amikajn! Ni bone fartos, Marianno! La okazo estas tute dezirita kaj kiel je l’ ordono! Mi devas malkovri min al ŝi -- kaj se ŝia koro min ne malestimas -- je l’ koro de la frato mi estas certa.
(Marianno venas).
Ĉu Vi forigis la knabeton?
Marianno. Mi lin dezire retenus; nur mi scias, ke tio ĉi ne plaĉas al la frato, kaj mi ĝin ne faras. Iatempe la malgranda ŝtelisto mem elpetas de li la permeson, por esti mia dorma kolego.
Fabricio. Ĉu li ne fariĝas malagrabla al Vi?
Marianno. Ne, tute ne. Li estas sovaĝa tutan la tagon, kaj kiam mi venas al li en la liton, li estas bona kiel ŝafideto! Kateto plaĉema! Kaj li karesas min, kiom li povas; iatempe mi lin tute ne povas dormigi.
Fabricio. (duone al si). La amata naturo!
Marianno. Li amas min ankaŭ pli ol sian patrinon.
Fabricio. Vi estas ankaŭ patrino por li. (Marianno staras en pensado. Fabricio rigardas ŝin kelkan tempon). Ĉu la nomo patrino Vin faras malĝoja?
Marianno. Ne malĝoja, sed mi nur pensas tiel.
Fabricio. Kion, dolĉa Marianno?
Marianno. Mi pensas ankaŭ nenion. Nur iatempe estas al mi tiel mire.
Fabricio. Ĉu Vi neniam havus la deziron? --
Marianno. Kiajn demandojn Vi faras!
Fabricio. Fabricio ja povos?
Marianno. La deziron -- neniam, Fabricio. Kaj se ankaŭ iatempe tia penso trakuris tra mia kapo, ĝi estis baldaŭ for. Lasi mian fraton estus al mi neelporteble, -- neeble, -- kiel ajn invitanta ĉia alia estonteco eĉ povus esti.
Fabricio. Ĝi estas ja mire! Se Vi loĝus en unu urbo unu malproksime de la alia, ĉu oni ĝin povus nomi forlasadon?
Marianno. Ho neniam! Kiu kondukus lian mastraĵon? Kiu zorgus por li? -- Kun servantino? -- Ne, ĝi ne iros!
Fabricio. Ĉu li ne povus loĝi kun Vi? Ĉu Via edzo ne povus esti lia amiko? Ĉu Vi tri ne povus konduki mastraĵon tiel same feliĉan, ankoraŭ pli feliĉan? Ĉu Via frato ne povus esti pli faciligita per tio ĉi en siaj malfacilaj aferoj? Kia vivo tio ĉi povus esti!
Marianno. Oni devus pensi. Se mi ĝin trapensas, ĝi estas vera. Kaj poste reŝajnas al mi, ke ĝi ne estas ebla.
Fabricio. Mi Vin ne komprenas.
Marianno. Estas tiel. -- Se mi vekiĝas, mi aŭskultas, ĉu la frato jam sin levis; se nenio sin movas, tuj mi elsaltas el la lito en la kuirejon, ekbruligas la fajron, ke la akvo bolas super la randon, ĝis la servantino sin levas, kaj li havas la kafon, kiam li malfermas la okulojn.
Fabricio. Doma patrineto!
Marianno. Kaj poste mi sidiĝas kaj faras ŝtrumpojn por mia frato kaj havas penon kaj almezuras ilin al li dek fojojn, ĉu ili estas sufiĉe longaj, ĉu ili bone kuŝas, ĉu la piedo ne estas tro mallonga, -- ke li ofte fariĝas malpacienca. Mi ankaŭ ne faras tion ĉi pro la mezurado, mi nur deziras, ke mi havu ion por fari apud li, ke li min rigardu unu fojon, kiam li jam skribadis kelkajn horojn, kaj ke li ne fariĝu hipoĥondriulo. Ĉar ĝi faras bone al li, kiam li min rigardas; mi vidas ĝin el liaj okuloj, kvankam li ne volas, ke mi ĝin vidu. Mi iatempe ridas sekrete, ke li faras, kiel se li estus serioza aŭ kolera. Li bone faras; mi lin turmentis ja tutan la tagon.
Fabricio. Li estas feliĉa.
Marianno. Ne, mi ĝin estas. Se mi lin ne havus, mi ne scius, kion komenci en la mondo. Mi ĉion ja faras ankaŭ por mi, kaj al mi ŝajnas, kiel se mi farus ĉion por li, ĉar ankaŭ ĉe tio, kion mi faras por mi mem, mi ĉiam pensas je li.
Fabricio. Kaj se Vi tiel farus ĉion por la edzo, kiel tute feliĉa li estus! Kiel danka li estus, kaj kia doma vivado tio ĉi estus!
Marianno. Iatempe mi ankaŭ prezentas tion ĉi al mi kaj rakontas al mi longan mirrakonton, kiam mi tiel sidas kaj faras ŝtrumpeton aŭ kudras, kiel ĉio povus iri. Se mi poste revenas al la veraĵo, mi vidas ke tio neniam povas fariĝi.
Fabricio. Kial?
Marianno. Kie mi trovos edzon, kiu estus kontenta, se mi al li dirus: „Mi Vin volas ami“, kaj se mi devus tuj almeti: „pli ol mian fraton mi Vin ne povas ami, por tiu ĉi mi devas fari ĉion kiel ĝis nun“ -- -- -- Ha, Vi vidas, ke ĝi ne estas ebla.
Fabricio. Vi farus poste unu parton por la edzo, Vi transportus la amon sur lin --
Marianno. Tie estas la ligaĵo! Jes, se oni povus pagi la amon tien kaj ien kiel la monon, aŭ se la amo ŝanĝadus sian sinjoron ĉiun kvaronon de l’ jaro kiel malbona servantino. Ĉe l’ edzo ĉio devus poste fariĝi, kio tie ĉi jam estas, kio neniam tie povas fariĝi.
Fabricio. Fariĝas multo.
Marianno. Mi ne scias. Se li sidas apud la tablo kaj metas la kapon sur la manon, rigardas malsupren kaj estas silenta en zorgoj -- mi povas duonhorojn sidi kaj lin rigardi. Li ne estas bela, mi diras iatempe al mi mem, tamen al mi estas tiel agrable, kiam mi lin rigardas. -- Nature mi bone sentas, ke ĝi estas ankaŭ por mi, se li zorgas; nature la unua rigardo ĝin al mi diras, kiam li ree supren ekrigardas, kaj tio ĉi faras multon.
Fabricio. Ĉion, Marianno. Kaj edzo, kiu zorgus por Vi! --
Marianno. Estas ankoraŭ unu objekto: viaj kapricoj. Vilhelmo havas ankaŭ siajn kapricojn; de li ili min ne premas, de ĉiu alia ili estus por mi ne elporteblaj. Li havas mallaŭtajn kapricojn, mi tamen ilin sentas iatempe. Se en malbonaj momentoj li forpuŝas bonan, kunsentan, amplenan sentaĵon -- tio ĉi min doloras! kompreneble nur unu momenton; kaj se mi ankaŭ murmuras je li, ĝi estas pli por tio, ke li ne rekonas mian amon, ol ke mi lin malpli amus.
Fabricio. Se tamen iu sin trovus, kiu malgraŭ ĉio volus havi la kuraĝon por oferi al Vi sian manon?
Marianno. Li sin ne trovos! Kaj poste estus la demando, ĉu mi devus riski kun li.
Fabricio. Kial ne?
Marianno. Li sin ne trovos!
Fabricio. Marianno, Vi lin havas!
Marianno. Fabricio!
Fabricio. Vi lin vidas antaŭ Vi! Ĉu mi devas komenci longan paroladon? Ĉu mi devas elŝuti antaŭ Vi, kion mia koro tiel longe kaŝas? Mi Vin amas, Vi ĝin longe scias; mi oferas al Vi mian manon, tion ĉi Vi ne antaŭpensis. Mi neniam vidis knabinon, kiu tiel malmulte pensis kiel Vi, ke ŝi elvokas sentojn en tiu ĉi, kiu ŝin vidas. -- Marianno, ne fajreca nepripensanta amanto parolas kun Vi; mi Vin konas, mia domo estas pretigita; ĉu Vi volas esti la mia? -- -- -- En la amo mi havis malsamajn sortojn, mi estis pli ol unu fojon decidita -- fini mian vivon en fraŭleco. Vi nun havas min. -- Ne malkonsentu! Vi min konas; mi estas unupensa kun Via frato! Vi ne povas pensi je pli pura ligiĝo. -- Malfermu Vian koron! -- Unu vorton, Marianno!
Marianno. Amata Fabricio, lasu al mi tempon, mi estas amika al Vi.
Fabricio. Diru, ke Vi min amas! Mi lasas al Via frato lian placon: mi volas esti la frato de Via frato, unuigitaj ni volas zorgi por li. Mia propraĵo, alkalkulita al la lia, liberigos lin de ne unu horo ĉagrena; li reprenos kuraĝon, li -- Marianno, mi ne volus Vin emigi per miaj vortoj. (Li kaptas ŝian manon).
Marianno. Fabricio, mi neniam ekpensis pri tio -- En kian senkonsilecon Vi min metas! --
Fabricio. Nur unu vorton! Ĉu mi povas esperi?
Marianno. Parolu kun mia frato!
Fabricio (sur la genuoj). Anĝelo! La plej amata!
Marianno (silentas momenton). Dio! kion mi diris! (Eliras).
Fabricio. Ŝi estas la via! -- -- -- Al la aminda malsaĝulineto mi ja povas permesi la karesadon kun la frato; tio ĉi iom post iom returniĝos, kiam ni konos nin pli proksime, kaj li ne devas ion perdi pro tio! Estas tre agrable al mi, ree tiel ami kaj okaze ree tiel esti amata! Ĝi estas ja afero, por kiu oni neniam perdas la guston. -- Ni loĝos kune. Sen tio mi jam longe kaj dezire plivastigus iel la praveman domamon de la bona homo; kiel bofrato ĝi jam iros. Li fariĝus alie tuta hipoĥondriulo kun siaj eternaj rememoroj, timoj, zorgoj pri la ĉiutaga pano, kaj sekretoj. Ĉio estos belege! Li devas pli libere spiri la aeron; la knabino devas havi edzon -- kio ne estas malmulto, kaj vi ricevos ankoraŭ honeste edzinon -- kio estas multo! --
(Vilhelmo eniras).
Ĉu via promenado estas finita?
Vilhelmo. Mi iris sur la urban placon, kaj supren sur la straton pastrejan kaj reen apud la borso. Estas por mi mira sentaĵo, se mi iras nokte tra l’ urbo. Kiel de la taga laboro ĉio parte ripozas, parte rapidas al ripozo, kaj oni nur vidas en movado la laboremon de l’ malgranda industrio! Mi ĝojis je unu maljuna fromaĝistino, kiu, kun okulvitro sur la nazo, apud resteto de l’ kandelo, detranĉadis peceton post peceto, ĝis la aĉetantino havis sian pezon.
Fabricio. Ĉiu rimarkas laŭ sia speco. Mi kredas, multaj transiris la straton, ne rigardante la vendistinon de fromaĝo kaj ŝiajn okulvitrojn.
Vilhelmo. Je kio oni sin okupas, tion oni amas, kaj la gajnado en malgranda estas por mi estiminda, de la tempo kiam mi scias, kiel acida fariĝas la talero, se oni ĝin devas meriti groŝon post groŝo. (Staras kelkajn momentojn en pensado.) Al mi fariĝis tute mirinde sur la vojo. Tiel multaj aferoj je unu fojo kaj intermiksitaj venis al mi en la kapon, -- kaj tio, kio min okupas en la plejprofundaĵo de mia animo -- (Li fariĝas pensiĝa.)
Fabricio (al si). Estas malsaĝa afero; kiam li estas apuda, mi ne havas la kuraĝon, konfesi rekte, ke mi amas Mariannon. -- Mi ja devas rakonti al li, kio pasis. -- (Laŭte) Vilhelmo! diru al mi! vi volis ŝanĝi vian loĝejon? Vi havas malmultajn ĉambrojn kaj pagas multe. Ĉu vi ne scias alian loĝejon?
Vilhelmo (distrite). Ne.
Fabricio. Mi pensas, ni du povus plifaciligi unu al la dua. Jen, mi havas mian patran domon kaj loĝas nur la supran etaĝon, kaj la malsupran vi povus preni; vi ne edziĝos ja tiel baldaŭ. -- Vi havos la korton kaj malgrandan magazenon por via spedicio; vi donos al mi malgrandan loĝpagon, kaj ni helpos unu al la alia.
Vilhelmo. Vi estas tre bona. Mi vere ankaŭ iatempe tion ekpensis, kiam mi venis al vi kaj vidis tiel grandan parton de l’ domo malplenan, dum mi devas min helpi tiel zorgeme. -- Poste estas aliaj aferoj -- -- -- Oni devas ĝin lasi, ĉar ĝi estas neebla.
Fabricio. Kial ne?
Vilhelmo. Se mi edziĝus?
Fabricio. Por tio estus konsilo. Kiel fraŭlo vi havus sufiĉan placon kun via fratino, kaj kun edzino ĝi iros ankaŭ.
Vilhelmo (ridetante). Kaj mia fratino?
Fabricio. Tiun ĉi mi prenus al mi. (Vilhelmo silentas). Kaj ankaŭ malgraŭ tio. Parolu ni prudentan vorton. -- Mi amas Mariannon; donu ŝin al mi kiel edzinon!
Vilhelmo. Kio?
Fabricio. Kial ne? Donu vian vorton! Aŭskultu min, frato! Mi amas Mariannon! Mi longe pripensadis: nur ŝi, nur vi, vi du povas min fari tiel feliĉa, kiel mi povas ankoraŭ esti sur la mondo. Donu ŝin al mi!
Vilhelmo (konfuze). Vi ne scias, kion vi volas.
Fabricio. Ha, kiel bone mi scias! Ĉu mi ĉion devas rakonti al vi, kion mi bezonas, kaj kion mi havos, se ŝi fariĝos mia edzino kaj vi mia bofrato?
Vilhelmo (revenante el la pensado kaj rapide). Neniam! neniam!
Fabricio. Kion vi havas? -- Tio ĉi min doloras -- La abomenon! -- Se vi devas havi bofraton, kio fariĝos ja frue aŭ pli malfrue, kial ne min? kiun vi tiel bone konas, kiun vi amas! Almenaŭ mi kredis --
Vilhelmo. Lasu min! -- -- Mi ne havas prudenton.
Fabricio. Mi devas diri ĉion. De vi sola dependas mia sorto. Ŝia koro estas favora al mi, tion vi kredeble rimarkis. Vin ŝi amas pli, ol ŝi min amas! Mi estas kontenta. La edzon ŝi amos pli ol la fraton! Mi eniros en viajn privilegiojn, vi en la miajn, kaj ni ĉiuj estos ĝojaj. Mi ankoraŭ neniam vidis ligaĵon kiu ligus sin tiel home kaj bone. (Vilhelmo silenta). Kaj kio firmigas ĉion -- Plej bona, donu nur vian vorton, vian konsenton! Diru al ŝi, ke vi ĝojas je tio, ke ĝi vin faros feliĉa -- Mi havas ŝian vorton.
Vilhelmo. Ŝian vorton?
Fabricio. Ŝi ĵetis ĝin, kiel ankaŭ adiaŭdirantan rigardon, kiu diris pli, ol la restado povus diri. Ŝia senkonsileco kaj ŝia amo, ŝia volado kaj tremado estis tiel belaj.
Vilhelmo. Ne, Ne!
Fabricio. Mi vin ne komprenas. Mi sentas, ke vi ne havas abomenon kontraŭ mi, kaj vi estas al mi tiel kontraŭa? Ne estu! Ne estu malhelpa al ŝia feliĉo! -- Kaj mi pensas ĉiam, vi devas esti feliĉa kun ni! -- Ne malkonsentu vian vorton al miaj deziroj! vian vorton amikan. (Vilhelmo silenta en batalantaj turmentoj). Mi vin ne komprenas --
Vilhelmo. Ŝin? Vi volas havi ŝin?
Fabricio. Kio ĝi estas?
Vilhelmo. Kaj ŝi vin?
Fabricio. Ŝi respondis, kiel estas konvene por knabino.
Vilhelmo. Iru! iru! -- Marianno! -- -- Mi ĝin antaŭscietis! mi ĝin sentis!
Fabricio. Diru nur al mi --