Chapter 2 of 2 · 2008 words · ~10 min read

Part 2

Vilhelmo. Kion diri! -- Tio ĉi estis, kiu kuŝis sur mia animo tiun ĉi vesperon kiel nubo fulmotondra. Ĝi ekbrilas, ĝi ekbatas -- -- Prenu ŝin! Mian solan -- mian ĉion! (Fabricio lin rigardas senparola). Prenu ŝin! -- Kaj ke vi sciu, kion vi al mi prenas -- (Paŭzo. Li komencas rapide). Mi rakontis al vi pri Karolino, la anĝelo, kiu forkuris el miaj manoj kaj restigis al mi sian similaĵon, la filinon -- -- kaj tiu ĉi filino -- mi diris al vi malveron -- ŝi ne estas morta; tiu ĉi filino estas Marianno! -- Marianno ne estas mia fratino!

Fabricio. Por tio mi ne estis preparita.

Vilhelmo. Kaj de vi mi devis ĝin timi! -- Kial mi ne obeis mian koron kaj ne fermis mian domon al vi, kiel al ĉiu en la unuaj tagoj, kiam mi tien ĉi venis? Al vi sola mi permesis eniron en la sanktejon, kaj vi sciis dormigi min per boneco, amikeco, helpado, ŝajna malvarmeco por la virinoj. Kiel mi laŭ ŝajno estis ŝia frato, vian senton por ŝi mi prenis kiel veran fratecan; kaj se ankaŭ iatempe volis veni al mi ia malkredemo, mi ĵetadis ĝin for kiel nenoblan, alskribis ŝian bonecon por vi al la anĝeleco de ŝia koro, kiu rigardas tutan la mondon per amplena okulo. -- Kaj vi! -- Kaj ŝi!

Fabricio. Mi ne deziras aŭskulti pli de tio, kaj por diri mi ankaŭ nenion havas. Tial adiaŭ. (Eliras).

Vilhelmo. Iru! -- Vi elportas kun vi ĉion, mian tutan feliĉecon. Estas fortranĉitaj, forrompitaj ĉiuj esperoj -- la plej proksimaj -- per unu fojo -- super la senfundaĵo! estas rompita kaj falegis la magia ponto, kiu devis min transkonduki en la feliĉecon de ĉieloj -- For! kaj per li, la malfidela trompinto! kiu tiel trouzis la sincerecon, la kredemon! -- -- Ho Vilhelmo, Vilhelmo! vi estas jam tiel malproksime, ke vi devas esti maljusta kontraŭ la bona homo? -- Kion li krimis? -- -- -- Vi kuŝas pezege sur ni kaj estas justa, sorto rekompencanta! Kial vi tie ĉi staras? Kaj vi? Rekte en la momento! -- Pardonu al mi! Ĉu mi ne suferis pro tio? -- Pardonu! estas jam longe! -- Mi suferis senfine. Mi ŝajne amis vin, mi kredis, ke mi vin amis; per nepripensitaj plaĉemoj mi malfermis vian koron, kaj, faris vin mizerajn! Pardonu kaj lasu min! -- Ĉu mi devas tiel esti punita? -- Ĉu mi devas perdi Mariannon, la lastan de miaj esperoj, la enhavaĵon de miaj zorgoj? -- Ne povas esti! ĝi ne povas esti! (Li staras silenta).

Marianno (proksimiĝas malkuraĝe). Frato!

Vilhelmo. Ha!

Marianno. Frato amata, vi devas pardoni al mi, mi vin petas pro ĉio. Vi estas kolera, mi ĝin pensis. Mi faris malprudenton -- al mi estas tute mirinde.

Vilhelmo (penante esti trankvila). Kion vi havas, knabino?

Marianno. Mi volis, ke mi ĝin povu al vi rakonti. -- Ĝi iradas tre senorde tra mia kapo. -- Fabricio volas min kiel edzino, kaj mi --

Vilhelmo (duone maldolĉe). Eldiru, vi konsentas?

Marianno. Ne, ne pro la vivo! Neniam mi lin edziniĝos; mi lin ne povas edziniĝi.

Vilhelmo. Kiel alie tio ĉi sonas!

Marianno. Sufiĉe mirinde. Vi estas tro malbona, frato; mi irus dezire kaj atendus ankoraŭ unu horon, se mi ĝin ne devus tuj forigi de l’ koro: Unu fojon por ĉiam: Mi ne povas edziniĝi Fabricion.

Vilhelmo. (sin levas kaj prenas ŝian manon) Kiel, Marianno?

Marianno. Li estis tie ĉi kaj paroladis kaj prezentadis al mi tiom multe, ke mi ekpensis, ĝi estus eble. Li tiel premadis, ke en la senpripenseco mi diris, ke li parolu kun vi -- Li prenis ĝin kiel konsenton, kaj en la sama momento mi eksentis, ke ĝi ne povas fariĝi.

Vilhelmo. Li parolis kun mi.

Marianno. Mi vin petas, kiom mi povas kaj scias, pro la tuta amo, kiun mi havas por vi, pro la amo, per kiu vi min amas, refaru ĝin bone, diru al li!

Vilhelmo (al si). Eterna Dio!

Marianno. Ne koleru! Li ankaŭ ne devas koleri. Ni vivos kiel antaŭe kaj ĉiam tiel. -- Ĉar nur kun vi mi povas vivi, kun vi sola mi volas vivi. Tio ĉi kuŝas de longe en mia animo kaj estas nun elpuŝita, elpuŝita per fortego -- Mi amas nur vin!

Vilhelmo. Marianno!

Marianno. Plej bona frato! Tiun ĉi kvaronhoron, -- mi ne scias diri al vi kia kurado estis en mia koro. -- Estas al mi kiel antaŭ mallonge, kiam ĝi brulis sur la bazaro kaj en la komenco la fumo kaj vaporo ĉion kovris, ĝis per unu fojo la fajro levis la tegmenton kaj la tuta domo ekstaris en brulo. -- Ne forlasu min! Ne elpelu min de vi, frato!

Vilhelmo. Ĝi ne povas resti tiel por ĉiam.

Marianno. Tio ĉi timigas min tiel multe! -- Mi volas plezure promesi al vi, ke mi ne edziniĝos, mi volas ĉiam zorgi por vi, ĉiam, ĉiam, senhalte. -- Jen, tie kontraŭe loĝas kune tiaj du maljunaj gefratoj; mi pensas iatempe ŝerce: Kvankam vi estus tiel maljunaj kaj elsekigitaj, se vi nur estos kune!

Vilhelmo. (Tenante sian koron, duone al si). Se vi ĝin eltenos, vi neniam estos tro mallarĝa!

Marianno. Vi kredeble pensas alie; vi kredeble prenos edzinon kun la tempo kaj tio ĉi min dolorus, se mi eĉ volus ami ŝin la plej multe. -- Nenio amas vin tiel kiel mi, nenio povas vin ami tiel multe. (Vilhelmo provas paroli). Vi estas ĉiam tiel reteniĝa, kaj mi ĝin ĉiam havas en la buŝo por diri al vi tute, kiel ĝi al mi estas, kaj mi ne povas. Dank’ al Dio, ke la okazo malligas al mi la langon!

Vilhelmo. Nenion pli, Marianno!

Marianno. Vi min ne devas malhelpi, permesu, ke mi diru ĉion! Poste mi iros en la kuirejon kaj sidos tutajn tagojn ĉe mia laboro, nur iatempe mi vin rigardos, kiel se mi volus diri: Vi ĝin scias. (Vilhelmo staras senparola kaj feliĉa). Vi povis ĝin scii jam longe, vi ankaŭ ĝin scias, de la morto de nia patrino, kiam mi elkreskadis el mia infaneco kaj estis ĉiam kun vi. -- Rigardu, mi sentas pli da plezuro esti apud vi, ol da dankemo por via pli ol frata zorgado. Kaj iom post iom vi prenis tutan mian koron, tutan mian kapon, ke nun io alia nur kun penego povas gajni lokon en ili. Mi ankoraŭ scias, ke vi iatempe ridis, kiam mi legis romanojn: tio ĉi estis unu fojon kun la Julino Mandeville, kaj mi demandis, ĉu Henriko, aŭ kiel li nomiĝis, ne estis simila al vi? -- Vi ridis -- kio ne plaĉis al mi. Tial mi silentis alian fojon. Mi tamen prenis ĝin tute serioze; ĉar kiuj estis la plej amindaj, la plej bonaj homoj, ili ĉiuj estis similaj al vi. -- Mi vin vidis promenantan en grandaj ĝardenoj, ĉevalirantan, vojirantan kaj duelantan -- (Ŝi ridas por si).

Vilhelmo. Kio estas al vi?

Marianno. Ke mi ĝin ankaŭ konfesu: se ia fraŭlino estis tre bela kaj tre amata -- kaj tre enamiĝa -- ŝi estis ĉiam mi mem. -- Nur je l’ fino, se la afero venis al la disligo kaj ili post ĉiuj malhelpadoj ankoraŭ edziĝis -- -- Mi estas ja tre sincera, bona, babilema estaĵo.

Vilhelmo. Daŭrigu! (Forturnita). Mi devas eltrinki la kalikon de ĝojo. Ne perdigu min la sentojn, Dio en la ĉielo!

Marianno. El ĉio tio la plej malmulte al mi plaĉis se du homoj sin amis kaj je l’ fino oni malkovras, ke ili estas parencoj aŭ gefratoj. La Miss’ Fanny’n mi povus bruligi! Mi tiom ploradis! Estas tiel mizera sorto! (Ŝi deturniĝas kaj ploras maldolĉe).

Vilhelmo (ĵetante sin al ŝia kolo.) Marianno! -- Mia Marianno!

Marianno. Vilhelmo! ne! ne! Je l’ eterne mi vin ne forlasos! Vi estas mia! -- Mi vin tenas! mi vin ne povas forlasi!

(Fabricio eniras.)

Ha, Fabricio, Vi venas en la ĝusta tempo! Mia koro estas malfermita kaj forta, ke mi ĝin povas diri. Mi nenion al Vi promesis! Estu nia amiko! Mi Vin neniam edziniĝos.

Fabricio (malvarme kaj maldolĉe.) Mi ĝin pensis, Vilhelmo! Se vi kuŝigis tutan vian pezon sur la pesilon, mi devis esti trovita tro malpeza. Mi revenas, por ke mi forigu el mia koro tion, kio ja devas esti forigita. Mi senigas min je ĉiuj pretendoj kaj vidas, ke la aferoj venis jam al la celo; al mi ĝi estas almenaŭ agrabla, ke mi donis senkulpan kaŭzon.

Vilhelmo. Ne malbenu en tiu ĉi momento kaj ne senigu vin je l’ sentaĵo, pro kiu vi vane pilgrimadis en la vasta mondo! Rigardu tiun ĉi kreaĵon -- ŝi estas tute la mia -- -- kaj ŝi ne scias --

Fabricio (duone mokante). Ŝi ne scias?

Marianno. Kion mi ne scias?

Vilhelmo. Tie ĉi malverdiri, Fabricio?

Fabricio (frapita). Ŝi ne scias?

Vilhelmo. Mi ĝin diras.

Fabricio. Retenu vin! Vi meritas unu la duan!

Marianno. Kio ĝi estas?

Vilhelmo. (ĵetante sin al ŝia kolo) Vi estas mia, Marianno.

Marianno. Dio! Kio ĝi estas? -- Ĉu mi devas redoni al vi tiun ĉi kison? -- Kia kiso ĝi estis, frato?

Vilhelmo. Ne de l’ frato reteniĝanta, ŝajne malvarma, -- la kiso de l’ eterne sole feliĉa amanto. (Ĉe ŝiaj piedoj). Marianno, vi ne estas mia fratino! Karolino estis via patrino, ne mia.

Marianno. Vi, vi! --

Vilhelmo. Via amanto. -- De tiu ĉi momento via edzo, se vi lin ne malestimas.

Marianno. Diru al mi, kiel ĝi estis ebla?

Fabricio. Uzadu, kion nur Dio mem al vi povas doni! Alprenu ĝin, Marianno, kaj ne demandu. -- Vi trovos ankoraŭ sufiĉan tempon por la klarigado.

Marianno (rigardante lin.) Ne, ĝi estas ne ebla.

Vilhelmo. Mia amata, mia edzino!

Marianno. (Ĉe lia kolo.) Vilhelmo, ĝi ne estas ebla!

FINO.

NOM'AR'O de l’ verk'o'j pri la lingv'o inter'naci'a (Esperant'a), kiu'j el'ir'is ĝis Februar'o 1889.

N-o. Nom'o de l’ verk'o: Kost'o: rubl'o'j kopek'o'j 1. _Dr'o Esperanto._ Lingv'o inter'naci'a. Antaŭ'parol'o kaj plen'a lern'o'libr'o en la lingv'o rus'a 0,15

2. ---- en la lingv'o pol'a 0,15

3. ---- en la lingv'o franc'a 0,20

4. ---- en la lingv'o german'a 0,20

5. ---- en la lingv'o angl'a 0,20

13. _Hanez._ Safah achath lekulanu (lern'o'libr'o de l’ lingv'o inter'naci'a Esperant'a en la lingv'o hebre'a) 0,20

6. _Dr'o Esperanto._ Mal'grand'a vort'ar'o inter'naci'a-rus'a 0,03

7. ---- inter'naci'a-pol'a 0,03

8. ---- inter'naci'a-franc'a 0,03

9. ---- inter'naci'a-german'a 0,03

10. ---- inter'naci'a-angl'a 0,03

11. _Dr'o Esperanto._ Du'a Libr'o de l’ lingv'o inter'naci'a (skrib'it'a inter'naci'e) 0,25

12. ---- Al'don'o al la Du'a Libr'o de l’ lingv'o inter'naci'a. (inter'naci'e) 0,10

14. _A. Grabowski._ La Neĝ'a Blov'ad'o. Rakont'o de A. Puŝkin. (inter'naci'e) 0,15

15. _L. Einstein._ La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems. Vorwort, Grammatik und Styl nebst Stammwörter-Verzeichniss nach dem Entwurf des pseudonymen Dr. Esperanto 0,50

16. _N. N._ Rus'a traduk'o de la Du'a Libr'o de l’ lingv'o inter'naci'a 0,25

17. _Dr'o Esperanto_ Plen'a vort'ar'o rus'a-inter'naci'a 1,--

18. _N. N._ Rus'a traduk'o de la „Al'don'o al la Du'a Libr'o“ 0,10

19. _A. Grabowski._ La Gefratoj. Komedio de Göthe (internacie) 0,15

20. _L. Einstein._ Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen. I. Volapük und Lingvo internacia 0,25

Ĉiu'j supr'e skrib'it'a'j verk'o'j pov'as est'i ricev'at'a'j en la libr'ej'o'j kaj ankaŭ ĉe _d-r'o L. Zamenhof_ (Varsovi'o, strat'o Przejazd N. 9). Anstataŭ mon'o oni pov'as send'i sign'o'j'n de poŝt'o (de ĉia land'o). Por la poŝt'a trans'send'o oni dev'as al'don'i po 20% de la kost'o de l’ verk'o'j. Kiu aĉet'as ne mal'pli ol por unu rubl'o, tiu por la trans'send'o ne pag'as.

En la komenc'o de ĉiu monat'o est'as pres'at'a nov'a nom'ar'o de ĉiu'j verk'o'j pri la lingv'o inter'naci'a (de kiu ajn ili est'as el'don'it'a'j), kiu'j el'ir'is de la komenc'o mem ĝis tiu monat'o. ☞ Kiu dezir'as regul'e ĉiam sci'i pri la progres'ad'o de l’ lingv'o inter'naci'a, ☜ tiu pov'as send'i 30 kopek'o'j'n por jar'o al la el'don'ant'o de la dir'it'a'j nom'ar'o'j (L. Zamenhof, Varsovi'o, strat'o Przejazd N. 9), kaj tiam li akurat'e ricev'ad'os per la poŝt'o ĉiu'n nov'a'n nom'ar'o'n tuj kiam ĝi est'os pres'iti'a.

Notoj de transskribinto:

Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro, kaj registris ilin per html-aj komentoj. Ankoraŭ restas kelkajn malkutimajn vortojn, kiun uzis la tradukinto. La interpuncio restas iom hazarda, kiel en la originalo.